Esperanto: Kapitel 57 – Übersetzung der Leseübung
La reirado de la dekmilo
La grekaj militistoj sentis grandan teruron kiam Ciruso ne plu vivis. La celo de la longa marŝado ne povis esti plenumata, pro la morto de la obstina trokuraĝa militestro mem. Kvankam la grekoj estis venkintoj, ili estis tute solaj en fremda lando, ĉirkaŭitaj de barbaroj kiuj, per trompemaj proponoj kaj falsaj promesoj pri amikaj interrilatoj, tuj okazigis la morton de la grekaj estroj. Senigite je siaj estroj, la kompatindaj viroj tute malesperis. Sed kelkaj subestroj, rapide kunveniginte la soldatojn, diris, „Ni mem kondukos vin per kiel eble plej rekta vojo hejmen! Ni faros nian eblon (äußerstes) por ke ni ĉiuj estu savitaj!“ Ĉar restis nenio alia por fari, la malfacila malgaja reirado de la grekoj komenciĝis sen prokrasto. Ili transiris varmegajn ebenaĵojn (Ebenen), supreniris kaj malsupreniris krutajn neĝkovritajn montojn, meze de la vintro, kaj sen pontoj transiris larĝajn riverojn. Ĉie la malfidindaj barbaroj atakis ilin, kvazaŭ por ke neniu greko restu viva. Krom tio, la grekoj mortis dekope kaj dudekope ĉiutage, pro varmegeco, malvarmegeco, laceco kaj malsateco (Hunger). Fine, post nekredeblaj suferoj, la restaĵo de la dekmil soldatoj alvenis sur monton, kaj ekvidis la maron. Laŭta ekkriego „La maro! La maro!“ eksonis inter la lacaj viroj, el kiuj multaj ploris larmojn de ĝojo. De infaneco ili alkutimis al la vojaĝado per akvo, kaj post iom da ripozo ili sin provizis je ŝipoj, por transiri la maron al la patrujo je kiu ili estis tiel longe sopirintaj. Treege interesa historio koncerne la tutan aferon estas verkita de fama greka verkisto (Schriftsteller) kiu estis akompaninta Ciruson por ke li povu ĝui kaj studi ĉion interesan sur la vojo. Tiu azia militado de Ciruso nepre estas unu el la plej rimarkindaj okazintaĵoj iam priskribitaj, eĉ sen escepto de la posta irado tien de Aleksandro Granda.
Der Rückzug der Zehntausend
Die griechischen Soldaten fühlten großes Entsetzen, als Ciruso nicht mehr lebte. Das Ziel des langen Marsches konnte wegen des Todes des hartnäckigen übertapferen Feldherrs nicht erreicht werden. Obwohl die Griechen Sieger waren, waren sie ganz allein in einem fremden Land, umgeben von Barbaren, die durch betrügerische Vorschläge und falsche Versprechungen von freundschaftlichen Beziehungen alsbald den Tod der griechischen Führer herbeiführten. Ihres Führers beraubt verzagten die erbärmlichen Männer vollends. Aber einige Unterführer versammelten schnell die Soldaten und sagten: „Wir werden euch selber auf schnellstem Weg nach Hause führen! Wir werden unser Möglichstes tun, damit jeder gerettet wird!“ Weil nichts anderes übrig blieb, begann unverzüglich der harte traurig Rückzug der Griechen. Sie durchquerten die heißen Ebenen, überstiegen steile, schneebedeckte Berge, mitten im Winter, und überquerten breite Flüsse ohne Brücken. Überall griffen sie die tückischen Barbaren an, als wenn kein Grieche überleben solle. Darüber hinaus starben die Griechen täglich zu zehnt und zu zwanzigst an Hitzeschäden, Unterkühlung, Müdigkeit und Hunger. Endlich, nach unglaublichen Leiden, kam der Rest der zehntausend Soldaten auf einen Berg und erblickte das Meer. Laute Schreie „Das Meer! Das Meer!“ erklangen unter den müden Männern, von denen viele Freudentränen weinten. Von Kindheit an waren sie an die Fortbewegung zu Wasser gewöhnt und nach ein wenig Ruhe versahen sie sich mit Schiffen, um das Meer zu überqueren, hin zu dem Land, nach dem sie sich so lange gesehnt hatten. Die äußerst interessante Geschichte der ganzen Sache ist von einem berühmten griechischen Schriftsteller beschrieben, der Ciruso begleitet hatte, damit er unterwegs alles interessante genießen und studieren könne. Dieser asiatische Kriegszug von Ciruso ist sicher eine der bemerkenswertesten Begebenheiten, die jemals beschrieben wurden, sogar ohne Ausnahme des letzten Feldzuges von Alexander dem Großen.